Diversaj flankoj devas komune akceli solvon de ukraina problemo per intertraktado

Ĝoja Publikigita: 2022-02-28 18:43:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rusa kaj ukraina intertraktadaj delegacioj dimanĉe kaj lunde sinsekve atingis Belorusion por ĉeesti al lunda pacintertraktado.

Estas bona komenco, ke Rusio kaj Ukrainio konsentis fari intertraktadon. Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Andrey Rudenko dimanĉe diris, ke Rusio pretas diskuti pri kondiĉoj por pace fini la sangan eventon, kaj ke la centra temo de la intertraktado estas "sennaziigo kaj senmilitecigo de Ukrainio". Ukraina prezidento Volodymyr Zelensky diris, ke Ukrainio havas esperon pri la intertraktado.

Lastatempe en sia telefona interparolo kun rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping montris, ke Ĉinio subtenas solvon de la problemo pere de intertraktado inter Rusio kaj Ukrainio.

Lastatempe en sia telefona interparolo kun rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping montris, ke Ĉinio subtenas solvon de la problemo pere de intertraktado inter Rusio kaj Ukrainio.

Necesas komunaj klopodoj de diversaj flankoj por politike solvi krizojn. Necesas ankaŭ egalaj dialogoj inter Eŭropo kaj Rusio por establi longtempan kaj stabilan eŭropan sekuran mekanismon krom la rekta intertraktado inter Rusio kaj Ukrainio. Eŭropo devas krei kondiĉojn por fruktoj gajnotaj de la dulanda intertraktado kaj redukti konfliktojn, sed ne unuflanke plenumi sankciojn al Rusio, kaj aliflanke liveri progresintajn armilojn al Ukrainio, kio nur akrigos konfliktojn kaj kaŭzos kontraŭajn efikojn.


Dividu