BRICS estos pli bona post bonfaro de du grandaj aferoj

Ĝoja Publikigita: 2022-05-21 16:43:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde faris paroladon en la malferma ceremonio de la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj per videoligo. Dume li profunde eksplikis la du grandajn aferojn de sekureco kaj disvolvo, substrekis, ke kiel pozitivaj, inspiraj kaj konstruivaj fortoj BRICS-landoj devas firmigi konvinkon, rekte alfronti ĉiajn provojn kaj meti stabilecon kaj pozitivajn energiojn en internaciajn rilatojn, kiuj nun estas en la periodo de turbuleco kaj transformo. Tio kaŭzis vastan komunan konsenton de la internacia komunumo, kio estas enkorpigata en komuna deklaro publikigita de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj.

Politika sekureco estas la grava subtenilo por kunlaboroj inter BRICS-landoj. La nuna konflikto inter Rusio kaj Ukrainio reatestis, ke koste je alies sekureco Usono kaj NATO unuflanke strebas al propra sekureco, kio kaŭzas nur novajn kontraŭstarojn kaj riskojn, ne praktikeblas. Antaŭ nelonge prezidanto Xi elmetis la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, la ĉinan projekton por solvi mondan sekurecan malfacilan situacion. Kaj Xi reasertis la gravecon de la iniciato dum sia parolado, substrekis, ke BRICS-landoj devas akcepti la ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn unu de la alia, respekti la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn unu de la alia, kontraŭbatali hegemoniismon kaj potencpolitikon, malakcepti la pensmanieron de la Malvarma Milito kaj grupa konfrontiĝo, kaj kunlabori por konstrui tutmondan komunumon de sekureco por ĉiuj.

Tiuj ĉi klaraj porpledoj montris direkton al BRICS-landoj por fortigi politikan konfidon kaj sekurecan kunlaboron, havas fortan praktikan signifon. Ministroj de eksterlandaj aferoj de BRICS-landoj montris, ke ili daŭre persistos en sendependeco kaj subtenos pace solvi konfliktojn per dialogoj, kaj alvokis, ke ĉefaj evoluintaj landoj alprenu respondecajn politikojn por regi bone superfluan efikon kaj eviti seriozan atakon de solflankaj sankcioj al evoluantaj landoj kaj malfortaj popolamasoj.

Samtempe disvolvo estas alia tasko anataŭ BRICS-landoj. Fortigo de solidareco kaj kunlaboro inter emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj fariĝis pli grava ol iam ajn antaŭe kiam streĉiĝas necerteco de reprosperiĝo de monda ekonomio kaj elstaras neekvilibreco. Septembre de 2021 prezidanto Xi elmetis la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, kiun aktive subtenas pli ol cent landoj kaj multaj internaciaj organizoj inkluzive de la UN. En sia parolado Xi pledis por "grandigi kukon de kunlaboro kaj fortigi progresintajn fortojn", kio refoje enkorpigis la spiriton de malfermo kaj komuna divido.

Ĉinio refariĝis la prezidanta lando de BRICS-landoj en 2022 post 5 jaroj. Nun Ĉinio jam organizis pli ol 50 gravajn aktivadojn, akcelis kunlaborojn de BRICS-landoj gajni gravajn progresojn en multaj kampoj kaj kontinue kreis novajn disvolvajn spacojn por evoluantaj landoj.

Dividu