Adiaŭ Scott Morrison

Ĝoja Publikigita: 2022-05-24 14:45:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Falis en sian saman malnovan artifikon Scott Morrison, kiu foje kaj refoje prenis politikan kapitalon el fabrikitaj diversaj "teorioj pri ĉina minaco".

Evidente aŭstralianoj abomenis la ŝanĝiĝeman personon sur politika scenejo pro lia hipokriteco kaj li pagis eksiĝon por siaj mensogoj unu post alia.

Kiel menciis Anthony Albanese, la konkuranto de Morrison, en parolado de venko, ke lia venko fontas en "aŭstralia postulo pri ŝanĝo". Adiaŭ Morrison.

Morrison malvenkis ne pro alia, sed pro si mem.

Unuapaŝa kalkulo de voĉdoniloj por la aŭstralia ĝenerala elektado la 21-an de majo montris, ke la Aŭstralia Labora Partio grandmezure estas ĉe la kapo kaj gvidanto de la partio Anthony Albanese enoficiĝos kiel nova ĉefimnistro de Aŭstralio.

Haste Morrison finis sian pli-ol-trijaran regadon. Aŭstralia Elsenda Korporacio diris kun emocio: "Jen la elektado, kiu alvokas niajn politikajn gvidantojn serioze trakti registaran laboron."

Jen du ciferoj pri demandoj tre atentataj de voĉdonintoj de Aŭstralio en la ĝenerala elektado laŭ esploro de aŭstralia opinisonda establaĵo.

3.0%

Preskaŭ stagnis kresko de salajra kresko en dek jaroj de 2011 ĝis 2020 en Aŭstralio, nur estis 3,0%. Dum la dek jaroj regadis Aŭstralion la Libera-Nacia koalicio.

5.1%

Jen kresko de inflacio en la unua trimestro de 2022 en Aŭstralio kompare kun tiu en la sama periodo de 2021, ankaŭ la plej alta kresko en la lastaj pli ol 20 jaroj en Aŭstralio. La rezulto de la ĝenerala elektado jam montris, ke la aŭstralia popolo jam abomenis la registaron de Morrison pro mensogoj kaj senfokusaj politikoj.

Ne estas ununura ekzemplo, ke la registaro de Morrison falis en fabrikon, pli multe similas al "fatalo" de la aŭstralia registaro.

Ĉar dum la regado de Malcolm Turnbull, la eksĉefministro antaŭ Morrison, okazis klara ŝanĝo de sinteno pri Ĉinio. La ŝanĝo fontas en telefona dialogo farita de usona tiama prezidento Donald Trump.

Laŭ raporto Trump "kolere faligis" telefonon, dirante, ke la telefonaĵo estis tiutage "plej diabla".

Ĉu Aŭstralio ne hazite pagis proprajn landajn interesojn pro kolero de usona gvidanto?

Geografie Aŭstralio sole situas en la suda hemisfero ĉe la vastaj Pacifiko kaj Hinda Oceano oriente kaj okcidente.

Unuflanke pro tiu ĉi situo Aŭstralio evitis militojn sur kontinentoj de jaro al jaro, aliflanke ĝi malkaŝe troviĝas en la amplekso de okcidentaj maraj potencoj.

Cetere, ekstera komerco estas la grava subtenilo de nacia ekonomio por Aŭstralio, se okazus obstaklo de navigadaj linioj ĝia ekonomio falus en danĝeron.

Tial konstante Aŭstralio alprenas la politikon de alianciĝo kun nunaj marpotencoj.

La kutimo de dependado de potencoj fariĝis la "fono" de la aŭstralia politico, kaj ankaŭ perdigis al ĝi vojon de sendependa disvolviĝo.

La dependo meti ĉion sur la ununuran karton ankaŭ kostas ofte damaĝon de alies interesoj.

Morrison partoprenis en pintkunveno en oktobro de 2021. Unu monaton antaŭe Aŭstralio "postdorse trapikis per tranĉilo" Francion. Ĝi solflanke haltigis kontrakton pri aĉeto de 12 regulaj submarŝipoj el Francio, pretis produkti submarŝipojn subtenate de Britio kaj Usono.

Tial kiamaniere Emmanuel Macron reagos kun Morrison en la pintkunveno, kio fariĝis fokuso tiama de amaskomunikiloj.

Jen la bildo kaptita de amaskomunikiloj. Ĉu Macron ĝojis aŭ malĝojis, kion la bildo montris klare.

Kontakto inter landoj ne estas nul-suma ludo, tamen pro la "fatalo" Aŭstralio ne adaptiĝas al aliaj sur la hodiaŭa internacia scenejo.

Ne liberigu el la regata fatalo kaj nek iru al sendependeco, malbona rezulto okazos ĉe ĝi mem. La aŭstraliaj popolamasoj per voĉdonado esprimis la sintenon.

Ankaŭ la praktiko atestis, ke "Morrison kaj similuloj" estas eliminataj de historio.


Dividu