Iuj japanaj politikistoj perfidantaj Azion sonĝas ĉe taglumo

Yu Publikigita: 2022-05-26 20:45:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ŝtatestroj de Usono, Japanio, Hindio kaj Aŭstralio lastatempe okazigis la pintkunvenon de la Kvarteta Sekureca Dialogo (KSD) en Tokio, sub la prezidado de japana ĉefministro Fumio Kishida. Kvankam la komuna deklaro publikigita post la pintkunveno ne mencis Ĉinion rekte, la direkteco de KSD estas komprenebla el la raportoj de japanaj amaskomunikiloj. Lige kun la interparolo inter japana kaj usona gvidantoj kaj la negativaj kaj eraraj vortoj kaj faroj rilataj al Ĉinio en la komuna deklaro de Japanio kaj Usono, iuj japanaj politikistoj "kondukas lupon en la domon" por provoki konfrontiĝon, kaj la intenco "flati" Usonon kaj perfidi Azion" fariĝas ĉiam pli evidenta.

Laŭ raportoj de japanaj amaskomunikiloj, la pintkunveno de la KSD agis kontraŭ Ĉinio en milita kaj socia infrastruktura konstruado. En la gazetara konferenco okazigita post la pintkunveno Fumio Kishida asertis, ke KSD estas "profunde maltrankvila pri la provo unuflanke ŝanĝi la nunan staton en la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro", kaj anoncis, ke Jpanio liveros pli ol 50 miliardojn da usonaj dolaroj da infrastruktura subteno kaj investo al la azi-pacifika regiono en la venontaj kvin jaroj.

Tamen, laŭ la novaĵo publikigita de japana ĉefministro, Usono, Japanio, Aŭstralio kaj Hindio investos 50 miliardojn da usonaj dolaroj en la venontaj kvin jaroj, kiuj eĉ ne povas kontentigi la bezonojn de Hindio. Laŭ la datumoj, de 2013 ĝis 2021, la rekta investo de Ĉinio en landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al 161,3 miliardoj da usonaj dolaroj. Krome, ĉinaj entreprenoj havas tutmonde rekonatan fortan konkurencivon en infrastruktura konstruado, kaj ĝin ne povas superi KSD eĉ kune kun pluraj landoj.

Paca disvolviĝo en la azi-pacifika regiono estas malfacile akirebla, kaj la decido kaj volo de Ĉinio defendi naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn estas firmaj kiel roko. Tiuj japanaj armeanoj kaj politikistoj, kiuj kondukas lupon en la domon, revas pri sia vana provo "ripeti la Ĉina-Japanan Militon de 1894-1895". Se ili ne vekiĝos kiel eble plej baldaŭ, ili neeviteble refoje trenos Japanion en la abismon.

Dividu