Ne ageblas en Azi-Pacifiko Usono intencanta “murokonstruon”

Ĝoja Publikigita: 2022-05-27 13:49:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Finiĝis la vojaĝo de usona prezidento Joe Biden al Azio. Woo Su-keun, estro de sudkorea instituto pri orienta Azio, opiniis, ke la vojaĝo de Biden celis per Sud-Koreio kaj Japanio fabriki dividon kaj kontraŭstaron en la regiono, malhelpi regionan kunlaboron kaj difekti stabilecon de la orienta Azio.

Sur la politika bazo de "Kvarteta Sekureca Dialogo (KSD)" kaj depende de ĵus komenciĝinta "Hind-Pacifika Ekonomia Framo (HPEF)", Usono intencas establi "klikon" en la azi-pacifika regiono ekskluzivante Ĉinion. Gina Raimondo, usona komerca sekretario, klare diris, ke Usono liveris "anstataŭan elekton krom Ĉinio."

Amaskomunikiloj atentis, ke aliĝante al HPEF multaj azi-pacifikaj landoj pledas por, ke la framo estu malferma, inkluziveca kaj travidebla. Tio montras la starpunkton de azi-pacifikaj landoj rifuzi elekton de flanko sekvanta Usonon. Iu ajn "kliko" ekskluzivanta Ĉinion en la azi-pacifika regiono suferos komunan reziston de azi-pacifikaj landoj, inkluzive de Ĉinio.

Dividu