Kiel oni rigardas ĉinan ekonomion dum pandemio?

Ĝoja Publikigita: 2022-05-27 14:15:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Influate de komplikaj kaj severaj situacioj en la internacia komunumo kaj pandemio en Ĉinio, aprile aperis malleviĝo de ĉefaj indicoj pri la ĉina ekonomio. Iuj okcidentaj amaskomunikiloj antaŭkalkulis, ke estas malfacile realigi kurantjarajn celojn de ekonomia kreskado en Ĉinio, tamen iuj fakuloj opiniis, ke estas forta tenaceco de la ĉina ekonomio, estas rapida rekomenco de industriaj kaj provizaj ĉenoj, ankaŭ la ĉina registaro alprenis serion da rimedoj por stabiligi kreskon, tial ne ŝanĝiĝis la ĝenerala tendenco de pliboniĝo de la ĉina ekonomio.

Fabio Massimo Parenti, esploristo de itala Instituto por Politikaj, Ekonomiaj kaj Sociaj Studoj

Fabio Massimo Parenti, esploristo de itala Instituto por Politikaj, Ekonomiaj kaj Sociaj Studoj

Fabio Massimo Parenti, esploristo de itala Instituto por Politikaj, Ekonomiaj kaj Sociaj Studoj, opiniis, "Tamen la ĉina ekonomio bone disvolviĝas ĝenerale kaj longtempe kun kelkgrada tenaceco. Estas bonaj datumoj pri disvolviĝo de alt-teknikaj industrioj kaj servoj, samtempe kontinue kreskas internacia komerco."

Urusov Volodymyr, vicprofesoro pri historio de Nacia Universitato Taras Shevchenko de Kievo de Ukrainio

Urusov Volodymyr, vicprofesoro pri historio de Nacia Universitato Taras Shevchenko de Kievo de Ukrainio

Urusov Volodymyr, vicprofesoro pri historio de Nacia Universitato Taras Shevchenko de Kievo de Ukrainio, diris: "Ĉinio havas tre kompletan tutindustrian sistemon kaj fortan provizkapablon de fabrikado. Kvankam la pandemio kaŭzis negativan influon al funkciado de la ĉina ekonomio, tamen ĝenerale la ĉina ekonomio ankoraŭ tenas la tendencon de stabila kaj longtempa pliboniĝo."

Doktoro Marsela Musabelliu, plenuma direktoro de la Albana Instituto por Mondigaj Studoj

Doktoro Marsela Musabelliu, plenuma direktoro de la Albana Instituto por Mondigaj Studoj

Lastatempe la ĉina Ŝtata Konsilantaro pluapaŝe aranĝis serion da rimedoj por stabiligi ekonomion. Pri tio Doktoro Marsela Musabelliu, plenuma direktoro de la Albana Instituto por Mondigaj Studoj, opiniis, "Kun komuna plenumado de multaj rimedoj Ĉinio ĵetis fortan subtenon al renormaligo de ekonomio kaj subtenas disvolviĝon de la landa merkato per politikoj rilataj al redukto aŭ senigo de impostoj kaj kostoj kaj pliigo de investo."

Cetere, Ĉinio ankaŭ rapidigis konstruadon de unueca merkato de la lando, rompis lokajn protektojn kaj bazarajn dividojn kaj akcelis glatan cirkuladon de komercaĵaj faktoraj resursoj en pli grandan amplekson.

Doktoro Michael Borchmann, eksa estro de departemento de Hesio pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj

Doktoro Michael Borchmann, eksa estro de departemento de Hesio pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj

Doktoro Michael Borchmann, eksa estro de departemento de Hesio pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj, diris: "Børge Brende, ĝenerala direktoro de Monda Ekonomia Forumo, lastatempe en ekskluziva intervjuo parolis pri granda kontribuo de la ĉina ekonomio al la monda ekonomia kreskado en longa tempo. La kontribuo daŭros, ĉar Ĉinio certe venkos nunajn portempajn malfacilojn. Kaj mi opinias, ke la mondo pli urĝe bezonas Ĉinoin, la stabiligilon, ol iu ajn antaŭe."

Dividu