Kion la parolado de Blinken rakontas al ni

Lucia Publikigita: 2022-05-28 15:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26an de majo laŭ la loka tempo, usona ŝtata sekretario Antony Blinken diris en sia parolado en la universitato George Washington, ke Usono starigis novan ĉinan politikon kun kerno “investo, alianco, konkurenco”.

Marte de 2021, post la enoficiĝo, Blinken unufoje elmontris la ĉinan politikon pri “konkuro, kunlaboro, konfrontiĝo”, post du jaroj, kial Usono ŝanĝis sian rimedon por subpremi Ĉinio? Ĉu ĝi jam estas senpova?

En sia parolado, Blinken anoncis, ke la usona Ŝtata Departemento starigos "ĉinan teamon", refoje disvastigis malverajn informojn kaj troigis la "ĉinan minacon", kalumniante Ĉinion kiel "la plej serioza longatermina defio al la internacia ordo." Sed ne forgesu la irakan militon kaj ukrainan krizon. Multaj faktoj komfirmas, ke Usono estas la plej granda detruanto de internacia ordo kaj internaciaj reguloj, kaj la plej granda minaco al mondpaco kaj sekureco.

Notinde, ke en sia parolado, Blinken faris atakojn kaj kalumniojn al Ĉinio, kaj samtempe asertis eviti "konflikton aŭ novan malvarman militon" kun Ĉinio. Ĉi tio montras, ke fronte al Ĉinio, la usona registaro estas senpova.

Dividu