La koŝmaro de infanoj en Usono

Qiujieming Publikigita: 2022-05-31 19:24:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Infanoj reprezentas esperon kaj estontecon, sed en Usono, infanoj estas la plej rekte kaj facile vundeblaj viktimoj de pafila perforto. 21 homoj estis mortigitaj per pafado en la lernejo Robb en Teksaso. Nur en la antaŭaj kvin monatoj de 2022, jam pli ol 17 000 usonanoj, inkluzive de 650 infanoj, mortis pro pafila perforto. Usona ĵurnalo The New York Times publikigis artikolon titolitan “Eĉ infanojn ne volas protekti tia lando, kia estas Usono?”, elmontrante la hipokritecon de usonaj elitoj pri la tielnomata “civiliziteco”.

Ankaŭ infanoj fariĝis viktimoj de la malsukceso de Usono en la batalo kontraŭ la nova kronviruso. Datenoj montras, ke ekde la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, preskaŭ 13,3 milionoj da infanoj en Usono estas konfirmitaj infektiĝi je la nova kronviruso. Laŭ la usona gazeto The Atlantic, ĉirkaŭ 200 000 usonaj infanoj fariĝis “novkronvirusaj orfoj”. En la orfoj sub la aĝo de 18, ĉiu dekdua perdis kuratoron pro la viruso; en ĉiu publika lernejo en Usono, ĉiu dua perdis kuratoron pro la pandemio.

Dividu