Per kio usonaj politikistoj priparolas “demokration” kaj “homajn rajtojn”?

Xiong Publikigita: 2022-06-01 18:51:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Vi faru kion vi devas fari! Do faru!” En la 29a de majo, kiam la usona prezidento Biden vizitis la elementan lernejon Robb en Teksaso por konsoli la gepatrojn de infanoj, kiuj estis pafmortigitaj, surlokaj civiluloj kriis al li indigne. Tio estas la voĉo el la koroj de ordinaraj usonanoj, kiuj suferas de pafila perforto. Sed ĉu tiuj usonaj politikistoj, “kiuj, sed ne infanoj, elektas pafilon”, vere povas respondi la demandon pri la pafilo?

Antaŭ unu semajno, la pafmortigo okazis en la elementa lernejo Robb, kaj kaŭzis morton de 19 infanoj kaj 2 plenkreskuloj. La evento ŝokis Usonon kaj ankaŭ la tutan mondon. The New York Times kritikis: “Eĉ infanojn ne volonte protektante, kiel Usono meritus esti civilizita?”

En kia ajn lando, infanoj estas espero kaj estonteco, kaj ili estas la plej malfortaj kaj sekve devus esti plej forte protektataj. Grado de amzorgo pri ili spegulas civilizitecon de socio kaj nivelon de homrajta evoluo de lando. Usono, kiel unika superpotenco en la mondo, tamen dum longa tempo eĉ ne povis protekti infanojn. Per kio do usonaj politikistoj priparolas “demokration” kaj “homajn rajtojn”? Iuj analizistoj notis, ke iliaj tielnomataj “homaj rajtoj” fakte ne enhavas tiujn malavantaĝajn homojn por kiuj la balotiloj ne taŭgas; la “demokratio” en iliaj okuloj havas gravan enhavon, t.e. pafilon.

Kiam povo kaj mono superas la vivon de la popolo, la rezulto de la tielnomaj “homaj rajtoj” nepre estigos tragedion. En tiu ĉi fatala malsano “pafila perforto”, la malsukcesa ŝtatoregado de la usona registaro igas la mondon klare vidi: la tielnomata “usoneca demokratio” ne povas gardi ordinarajn civitanojn. Baldaŭ alvenos la Internacia Infana Tago. Ni do demandas al usonaj politikistoj: kiel vi rigardos la infanojn kiuj suferis de la pafila perforto?

Dividu