Nur Usono kaj Aŭstralio estas “maltrankvilaj” pri la sekureca kunlaboro de Ĉinio kun pacifikaj insulaj landoj

Qiujieming Publikigita: 2022-06-01 18:51:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde faris skriban paroladon en la dua renkontiĝo de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj. Li diris, ke Ĉinio kaj pacifikaj insulaj landoj havas tradician amikecon, kiu transiras montojn kaj oceanon, starigante bonan ekzemplon por suda-suda kunlaboro kaj reciproka profito.

Nuntempe ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vizitas la pacifikajn insulajn landojn, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Okcidentaj landoj kiel Usono kaj Aŭstralio asertas esti “maltrankvilaj pri la granda vastiĝo de ĉina registaro rilate al sekureca kunlaboro en la sudpacifikaj regionoj”. Tio montras, ke Usono kaj Aŭstralio delonge rigardas pacifikajn insulajn landojn kiel sian “postkorton” kaj “influkampon”, kaj ili ne povas permesi al ĉi tiuj lastaj elekti siajn partnerojn sendepende. Ĉi tio estas tipa hegemonismo kaj potencpensado.

Delonge Usono kaj aliaj okcidentaj landoj montras malmulte da respekto al pacifikaj insulaj landoj, se ne paroli pri egala kaj reciproke utila kunlaboro. Post la Dua Mondmilito Usono eĉ uzis la areojn de la sudpacifiko kiel nukleajn testejon kaj rubejon. En la lastaj jaroj, okcidenta publika opinio ofte malhelpis la kunlaboron de Ĉinio kun koncernaj pacifikaj insulaj landoj, ĵetante la ombron de geopolitika konkurenco sur ĉi tiun regionon.

Pacifikaj insulaj landoj estas suverenaj kaj sendependaj landoj, sed ne ies “postkorto”, nek iloj por la ludo de grandaj potencoj. En la tempo, kiam Usono, Aŭstralio kaj aliaj landoj engaĝiĝas en “malgranda komunumo” por provoki konfrontiĝon en la azi-pacifika regiono, la profundigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj pacifikaj insulaj landoj estas forta sekurigilo por paco, stabileco kaj disvolviĝo en la azi-pacifika regiono, kaj montras, ke grandaj kaj malgrandaj landoj povas trakti unu la alian kiel egalulojn kaj kunlabori por konumaj gajnoj.

Dividu