Usono denove ludas “Tajvano-karton” sed same ne plu uzeblan

Qiujieming Publikigita: 2022-06-03 16:11:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unuan de junio Bianchi, usona vicreprezentanto pri komerco, kunvenis en video kun reprezentanto de Tajvano, Ĉinio, kaj ili deklaris komenci por si la tielnomatan “komercan iniciaton de la 21a jarcento”. Tio estas alia politika farso farita de Usono kaj Tajvano, kiuj koluzias unu kun la alia sub la mantelo de komerco, kun la celo “kateni Ĉinion per Tajvano” kaj “sendependiĝi danke al Usono”. Tiu ago rompas la promeson de Usono en la tri komunaj bultenoj de Ĉinio kaj Usono, kaj ĝi kondukos la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono en danĝeran situacion.

laŭ la tri komunaj bultenoj de Ĉinio kaj Usono, Usono konfesas, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, Tajvano estas parto de Ĉinio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas unika legitima registaro de Ĉinio, kaj ke ĝi permesas konservi neoficialajn rilatojn kun Tajvano en kulturo, komerco kaj aliaj kampoj. En tio videblas, ke la principo de unu Ĉinio estas antaŭkondiĉo por Tajvano, kiam tiu entreprenas aleksteran ekonomian kunlaboron. Ĉi-foje Usono intencas subskribi interkonsenton kun Tajvano, kiu ne havas suverenecon, kaj tio malobservas la principon de unu Ĉinio kaj samtempo donas eraran signalon al la secesiismaj fortoj de Tajvano. Tiu ago denove pruvas, ke Usono diras tiel, sed agas ĉi tiel.

Do Usono fojfoje rompas sian promeson ĉe la problemo de Tajvano.

La problemo de Tajvano koncernas la kernajn interesojn de Ĉinio kaj ankaŭ la plej grava, la plej sentema kaj la plej kerna en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio jam eksplicite vortumis, ke se la problemo de Tajvano ne estas bone traktita, la ĉina-usona rilateco suferos danĝeran sekvon. Tiu ĉi usona registaro jam plurfoje promesis insisti pri la principo de unu Ĉinio kaj ne subteni “sendependiĝon de Tajvano”, sed en la efektiveco ĝi agis kontraŭe. La tielnomata “komerca iniciato de la 21a jarcento” perturbas la pacon kaj stabilecon ĉe la markolo de Tajvano.

Fakte, Usono foje kaj foje ludas “Tajvano-karton”, kaj tio montras, ke la rimedoj de Usono kateni Ĉinion estas elĉerpiĝantaj. Ĉinio nepre unuiĝos kaj certe unuiĝos, ĉar tio estas la historia tendenco, kaj neniu ajn povos fari baradon.

Dividu