Kun firma fido solidigi fruktojn de regado kaj preventado de epidemio

Ĝoja Publikigita: 2022-06-04 16:32:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En Ĉinio unuapaŝe aperis la tendenco de kontinua pliboniĝo de preventado kaj regado de la epidemio kaj rapida renormaligo de ordoj de vivo kaj produktado danke al venko en batalo kontraŭ malfacilaĵoj kaj trafa plenumado de politikoj de diversaj lokoj kaj fakoj. La lando neskueble persistas en la ĝenerala orientilo de "dinamika nuligo", trafe plenumas diversajn rimedojn, firme malhelpas disvastiĝon de la epidemio kaj garantias vivon kaj sanon de popolamasoj.

"Dinamika nuligo" estas la plej bona elekto por preventado kaj regado de la epidemio. La sinsekvaj malfermoj de ejoj por blokado, regado kaj preventado en la lando refoje pruvas, ke persisto en la ĝenerala orientilo de "dinamika nuligo" estas organika kombino de efektivigo de "meto de la popolo sur la centran lokon" kaj respekto de sciencaj leĝoj kaj preno de la respondeco batali por la popolo fare de la registaro. Per "dinamika nuligo" oni altefike aranĝis preventadon kaj regadon de la epidemio kaj pluapaŝe akcelis disvolvon de ekonomio kaj socio, maksimume protektis vivon kaj sanon de la popolo, efike regis la epidemion kaj minimume reduktis influon de la epidemio al disvolvo de ekonomio kaj socio.

Per minimuma kosto oni realigis plej grandan efikon de preventado kaj regado de la epidemio. La kerno de "dinamika nuligo" estas rapida kaj trafa solvo. Kaj bona efiko garantiis stabilan disvolvon de ekonomio kaj socio, refoje pruvis, ke "dinamika nuligo" estas la plej bona elekto.

Dividu