Liberiĝo el Embaraso

Yu Publikigita: 2022-07-20 20:14:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo la 15an de julio, la malneta enlanda produkto de Ĉinio en la unua duono de 2022 kalkuliĝis al 56,2642 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 8,678 duilionoj da usonaj dolaroj), kreskante je 2,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Krome, dogana statistiko montras, ke en la unua duono de la jaro, la totala valoro de la importado kaj eksportado de varoj de Ĉinio atingis 19.8 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 2,94 duilionojn da usonaj dolaroj), pliiĝante je 9,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Laŭ analizo, tio montras, ke la ĉina ekonomio eltenis la severan influon de KOVIM-19 kaj internacia malkvieto, kaj renormaliĝis. Kun la efektivigo de serio da politikoj kaj rimedoj por ekonomia stabiligo, la ĉina ekonomia espereble revenos al la normala vojo en la dua duono de la jaro.

Dividu