Principo de unu Ĉinio ne povas esti defiita

Yu Publikigita: 2022-08-02 15:14:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Responde al la ebla vizito de Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, al Tajvano, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris la 1an de aŭgusto, ke la vizito de Pelosi al Tajvano estos kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio, serioze difektos la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, senbride tretos la principon de unu Ĉinio, grave minacos pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo, serioze subfosos ĉina-usonajn rilatojn kaj kaŭzos tre seriozan streĉecon kaj sekvojn.

Zhao akcentis, ke kiam ajn kaj en kia ajn maniero Pelosi iros al Tajvano, la vizito grave malobservos la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, grave subfosos la ĉina-usonajn rilatojn kaj neeviteble alportos malbonan politikan influon. Ĉinio firme reagos kaj prenos fortajn kontraŭrimedojn por protekti siajn suverenecon kaj teritorian integrecon.

Vespere de la 1a de aŭgusto, la Orienta Operaceja Komandejo de Ĉinio publikigis videaĵon sub la titolo "Prete por Batalo laŭ Ordonoj", kio estas konsiderata kiel la plej nova averto pri eventuala vizito de Pelosi al Tajvano.

Dividu