Tiuj, kiuj ludas kun fajro, nepre pereos per fajro

Publikigita: 2022-08-03 15:46:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 2an de aŭgusto, spite al la forta opono kaj serioza traktado de Ĉinio, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi vizitis la ĉinan regionon Tajvanon. La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la Ministerio de Nacia Defendo kaj aliaj departmentoj de Ĉinio sinsekve esprimis firman oponon kaj fortan kondamnon.

Multaj usonaj mediatoj, pensfabrikoj kaj eksaj gvidantoj de usonaj aliancoj publike diris, ke per kia ajn kialo Pelosi faris la viziton al Tajvano, tio estas danĝera hazardludo. Brita klerulo Martin Jacques montris en sia artikolo, “la provoka ago de Pelosi pri tajvana demando kondukas Usonon al malordiĝo kaj nestabileco”.

Ĉar Pelosi estas la aktuala gvidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, ŝiaj vizito kaj agoj en Tajvano, en ajna formo kaj pro ajna kialo, estas grava politika provoko altigi la oficialajn interŝanĝojn de Usono kun Tajvano. La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj montris en sia deklaro, ke “ĉi tiuj movoj, kiel ludi kun fajro, estas ekstreme danĝeraj. Tiuj, kiuj ludas kun fajro, nepre pereos per fajro.”

Dividu