Vizito de Pelosi al Tajvano ruinigas nacian kredindecon de Usono

Yu Publikigita: 2022-08-03 15:50:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Spite al forta opono kaj serioza traktado de la ĉina flanko, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi marde atingis la ĉinan regionon Tajvanon por vizito. La ago, kiu grave malobservas la principon de unu Ĉinio kaj spiriton de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, estas serioza politika provoko al Ĉinio.

La principo de unu Ĉinio estas ĝenerala konsento de la internacia komunumo. En la lastaj jaroj, la usona registaro pretendis sekvi la politikon de unu Ĉinio, sed fakte ĝi senĉese agis por falsi kaj malplenigi la principon de unu Ĉinio ekzemple per plifortigo de armila vendo al Tajvano, sendo de politikistoj kaj malaltnivelaj oficialuloj al Tajvano, instigo al fortoj de "tajvana sendependeco" ktp. Eksa usona ŝtatsekretario Henry Kissinger klare atentigis, "kiel mi komprenas, la konsento atingita ĉe la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas, ke Usono sekvas la principon de unu Ĉinio. Estas grave persisti en la principo de unu Ĉinio. Usono ne devas preni trompajn rimedojn aŭ laŭgradan puŝon por antaŭenigi la planon ‘du Ĉinioj’.”

Dum intervjuo kun amaskomunikiloj, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi emfazis, ke la perfido de la usona flanko pri la tajvana demando povas nur plu ruinigi ĝian nacian kredindecon.

Dividu