Usono devas porti ĉiujn sekvojn por subfosado de paco kaj stabileco de Tajvana Markolo

Henggang Publikigita: 2022-08-03 15:51:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sen konsidero pri de la decidema malakcepto kaj la serioza protesto de Ĉinio, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi marde faris viziton al la ĉina regiono Tajvano. Ĉi tiu eskalado de la oficialaj kontaktoj inter Usono kaj Tajvano estas severa politika provoko. La vizito grave malhelpis al la bazo de ĉina-usonaj rilatoj kaj grave damaĝis la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio. Ĉi tiu malica ago kaŭzas serverajn rezultojn.

De post la enoficiĝo, la nuna usona registaro plurfoje promesis resti fidela al la politiko de unu Ĉinio kaj ne subteni al klopodoj por "tajvana sendependeco". La usona Kongreso estas parto de la usona registaro kaj devas efektive kaj strikte sekvi la politikon de unu Ĉinio. Kiel la tria plej grava figuro en la usona registaro, Pelosi aranĝis ĉi tiun riskan viziton sen konsidero de la enorma influo de ĉi tiuj danĝeraj kaj provokaj agadoj sur ĉina-usonaj rilatoj, regiona sekureco kaj Usono mem. Ĉi tio eĉ donas pli klaran vidon al la internacia komunumo, ke la streĉeco de la Tajvana Markolo estas ĉefe pro la fakto, ke la tajvanaj aŭtoritatoj plurfoje volas "strebi al sendependeco kun la subteno de Usono", kaj iuj usonanoj volas "malhelpi Ĉinion per tajvana demando ".

La vizito de Pelozo al Tajvano kompreneble ne celas "prizorgi" Tajvanon, sed havas klarajn politikajn intencojn. Unuflanke, Pelosi provas liberigi la demokratojn de la ne tiel optimisma kampanja situacio per defiado al la kernaj interesoj de Ĉinio. Aliflanke, Pelosi volas ankaŭ akiri "certan sukceson" por sia propra politika kariero.

La ĵurnalo The New York Times komentis, ke la vojaĝo de Pelosi al la ĉina regiono Tajvano estas "ege malprudenta, danĝera kaj senrespondeca". La singapura ĉefministro Lee Hsien-Loong denove emfazis en renkontiĝo kun Pelosi la grandan gravecon de stabilaj ĉina-usonaj rilatoj por paco kaj sekureco en la regiono.

Pelosi volas defii la kernajn interesojn de Ĉinio kaj sekurigi "sukceson" por sia politika kariero per sia konstanta ago. Tamen la faktoj montras, ke ĉi tio estas granda makulo en ŝia politika kariero. Ŝia vojaĝo ne povas ŝanĝi la historion kaj la fakton, ke Tajvano apartenas al Ĉinio. Ĝi ankaŭ ne povas ĉesigi la historian tendencon de la granda nacia reunuiĝo de Ĉinio. Ĉiu, kiu ludas kun fajro pri la tajvana demando, pereos per fajro!

Dividu