Eŭropaj fakuloj: Usono estas plej granda minaco al monda paco

Henggang Publikigita: 2022-08-05 14:27:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn
Usono estas la plej granda minaco al monda paco. Tion diris iuj eŭropaj fakuloj post kiam prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi marde vizitis la ĉinan regionon Tajvano malgraŭ forta protesto kaj serioza traktado de Ĉinio. Ĉi tiu ago konsistigas gravan malobservon de la principo de unu Ĉinio kaj de la suvereneco de Ĉinio kaj kaŭzis vastan malakcepton en la internacia komunumo, laŭ la konsento de la fakuloj.

Profesoro Fabio Massimo Parenti el la itala Instituto "Lorenzo de' Medici" di Firenze klarigis, ke Usono ne plenumis siajn vortojn, nek respektis internaciajn konvenciojn kaj komunajn regulojn de la internacia juro. Ĝi estas la plej granda malstabiligilo de la mondo kaj la plej granda minaco al monda paco.

Serdechnyi Oleksandr, ukraina ekonomikisto kaj fakulo pri internacia komerco kaj investo, diris en intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, ke la principo de unu Ĉinio estas ĝenerala konsento de la internacia komunumo kaj fundamenta normo de internaciaj rilatoj. Estas kolono de la internacia ordo post la dua mondmilito, ke Tajvano apartenas al Ĉinio kiel nedisigebla parto de la ĉina teritorio.

Dividu