Drogaĉo de “demokratio” de Pelosi estis forte blasfemita de usonanoj

Mirinda Publikigita: 2022-08-08 21:36:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ignorante fortan oponon kaj seriozan trakton de Ĉinio, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi faris viziton al Tajvano, regiono de Ĉinio. Ŝi esprimis subteni demokration. Tamen loĝantoj de la tajvana regiono havas klarajn okulojn. Laŭ enketo de Tajvano, pli ol 75% de la loĝantoj ne havas fidindecon pri tiel nomata esprimo de Pelosi. Iuj protestantoj diris, ke la tajvanaj popolanoj amas pacon kaj rifuzas servi kiel kanonfuraĝo de Usono.

Ankaŭ usonanoj klare konas tion. Pelosi intencis gajni profiton en Tajvano antaŭ fino de sia politika vivo. Tamen la falsa masko de “demokratio” kaj “paco” estis refoje malkaŝita, ankaŭ estis malkovrita la vero de ŝia politika intenco. Ŝi intencis supraĵe tuŝi seriozan ofendon al la ĉina suvereneco kaj teritoria integreco kiel tiel nomata “demokratia rakonto”. Tamen tiu plano certe vanos.

Estas sennombraj kazoj de Usono interveni en alies internajn aferojn pretekstante demokration, kio damaĝis ĉion ĉie. En la lastaj jaroj de meza Azio al norda Afriko, de orienta Eŭropo al Latinameriko, “usona demokratio” jam ruinigis ĉiujn lokojn.

En lastaj tagoj, la justa kontraŭrimedo de Ĉinio akiris vastan subtenon de la internacia komunumo. Tiuj kontraŭrimedoj estas serioza averto al la alvokanto, firma defendo de la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco kaj ankaŭ firma kontraŭatako por la landoj kaj regionoj profunde damaĝitaj de “usona demokratio”. Pli ol 170 landoj, internaciaj organizoj kritikis la viziton de Nancy Pelosi kaj esprimis firman subtenon al la principo de unu Ĉinio kaj subtenon al Ĉinio en protekto de suvereneco kaj teritoria integreco.

Tio estas grava batalo inter hegemonio kaj kontraŭhegemonio, interveno kaj kontraŭinterveno, separatismo kaj kontraŭseparatismo. La drogaĉo de “demokratio” de Pelosi ne havas merkaton plu.

Dividu