Kial la ĉina ekstera komerco povis superi antaŭvidon?

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-09 21:19:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

332,96 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj jen pliiĝo je 18%! – tio estas eksportaj donitaĵoj julie publikigitaj de la Ĉina Ĝenerala Doganejo. Pro la forta eksporto la ĉi-monate favora komerca saldo de Ĉinio estis 101,26 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kreskis je 81,5%. Tio estas nova rekordo.

Antaŭe, Reuters prognozis ke la julia eksporto kreskis je ĉ. 15%, dum intervjuata ekonomikisto de Bloomberg News antaŭvidis je 14,1%. Sed la rezulto pruvis, ke la ĉina julia eksporto ade sin rapidigis. Pri tio la honkonga ĵurnalo South China Morning Post eĉ uzis la adjektivon "mirinda".

Sed, fakte, tio ne estas unuafoje pli ol la antaŭkalkulo. Influate de la pandemio kaj de necertaj faktoroj, la ĉina ekstera komerco en aprilo falis eĉ sub 0,1%, kaj tamen, de majo ĝis julio, la kresko de la ekstera komerco rapide resaltis. Tio denove pruvis ke la produktoĉena pozicio de Ĉinio estas malfacile anstataŭigita en la mondo.

La ĉina ekstera komerco estas pli bona, ol oni antaŭvidis, kaj tio signas ke la ĉina ekonomio restas en bona evoluado. Kvankam nuntempe fronte al multe da necerteco, tamen la ĉina ekonomio sin karakterizas per elasteco, potencialo kaj inklino al bonaj perspektivoj. La malferma pordo de Ĉinio estas pli kaj pli larĝa. La daŭra malfermo de Ĉinio utilas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la mondo. Ĉinio alportos pli da ŝancoj al la mondo, kun kiu Ĉinio preferas dividi profitojn.

Dividu