“Principo de unu Ĉinio” estas aĥila tendeno de Pelosi

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-10 19:28:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiam la prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, Nancy Pelosi, faris viziton al la ĉina regiono Tajvano, ŝi asertis, ke ŝia vizito estas forta pruvo de tio, ke Usono kaj Tajvano staras kune. Sed estas mokinde, ke la historio kaj faktoj foje kaj refoje pruvis, ke, kun kiu staras usona politikisto, en ties loko neeviteble okazas tumulto kaj katastrofo, ekzemple en Irako, Sirio, Libio kaj Afganio.

Multaj ĉefaj amaskomunikiloj kaj pensbankoj de Usono kaj eksaj politikistoj de iuj usonaj aliancanoj sinsekve diris, ke la vizito de Pelosi al Tajvano, kun kia ajn kaŭzo, ja estas danĝera hazardludo.

Laŭ usona publikopinio, la freneza ago de Pelosi viziti Tajvanon celas deturni la grandan premon de enlanda opinio. Ŝia filo estas implikita en kazo esplorita de FBI, kaj la edzo estas suspektata en borsa operacio post kulisoj kaj, lastatempe, eĉ en postdrinka veturado kaj preno de drogaĉo.

Jam delonge Usono seninterrompe faras politikan penetron en Ĉinion. Ekzemple pri Tibeto, Honkongo, kaj Xinjiang, per kiu Usono intencis deteni Ĉinion. Kaj nun, per vizito al Tajvano Pelosi agitas la tajvanajn secesiulojn. Evidente, Usono havas la manion interveni en la aferojn de Ĉinio.

La perfido de Usono vekis ĉe Ĉinio fortajn kontraŭstarojn. En la lastaj tagoj, ĉirkaŭe de Tajvano, Ĉinio faris sinsekvajn militajn operacojn por teruri la tajvanajn secesiulojn. Krome, Ĉinio publikigis ok rimedojn kontraŭ Usono.

La usona eksa ŝtatsekretario Henry Alfred Kissinger diris: "Laŭ la interkonsento de mi komprenita, kiu estis atingita kiam Ĉinio kaj Usono starigis al si diplomatiajn rilatojn, Usono sekvos la principon de unu Ĉinio. Persisti en la principo de unu Ĉinio estas tre grave. Usono ne devus antaŭenigi la 'projekton de du Ĉinioj' per falsaj kaj popaŝaj manieroj."


Dividu