“Ica platkuko” skizita de Usono ne satigas ĝin

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-12 15:37:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rilate al la "Akto pri Ico kaj Scienco" subskribita de la usona prezidento Biden, la usona publika opinio lastatempe esprimis sian dubon. The New York Times diris, ke la akto ŝajnas esti ambicia, sed ĝi ne efikos por multaj jaroj. The Washington Post publikigis artikolon de Dan Zman, vicprofesoro de la Universitato Indiana, dube demandante ĉu la ica akto estas "kara idioto" aŭ efika katalizilo de novigo.

Iuj analizistoj nomas tiun ĉi akton "nova apogilo de tiu industrio por kiu Usono faris grandan penadon", kio montras kial Usono faris plejeblecon por "skizi platkukon". La industriaj donitaĵoj montras, ke en 1990 Usono havis sian 37%-kvoton de la tutmonda duonkonduktantoindustrio, sed en 2020 la kvoto falis sub 12%. Pro la situacio Usono esperis elturniĝi, do la "Akto pri Ico kaj Scienco" aperis.

Oni rimarkis ankaŭ, ke laŭ la preskribo de la akto, la entreprenoj subvenciitaj de Usono ne havas rajton ene de dek jaroj fari negocon kun Ĉinio kaj aliaj landoj, "kiuj maltrankviligas Usonon”, nek investi en la avangarda ico. En tiuj artikoloj, kiujn oni nomas "balustradoj", Ĉinio estas rekte menciita, kio reliefigas la strategian nereteneblan angoron de Usono.

Politika enmiksiĝo malobservas la leĝon de merkato, kaj teknologia blokado malobeas la ĝeneralan tendencon. La tempo pruvos, ke la malagrablaĵoj faritaj de Usono por ĝiaj rivaloj, la minoj metitaj de ĝi por la tutgloba provizoĉeno de ico, kaj la kavoj fositaj de ĝi por la monda ic-industria disvolviĝado, finfine reagos kontraŭ Usono mem.

Dividu