Xi inspektas ĉinan nordokcidentan Ningxia

Publikigita: 2020-06-09 10:25:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde inspektis la ĉinan nordokcidentan Ningxia-an Huj-an Aŭtonoman Regionon.

Lunde posttagmeze Xi vizitis vilaĝon, sekcion de la Flava Rivero, kaj loĝkomunumon en la urbo Wuzhong por informiĝi pri klopodoj por antaŭenigo de malriĉec-mildigo, plifortigo de ekologia protekto de la Flava Rivero kaj plialtigo de etna unueco.

La vilaĝo Hongde, kiun Xi vizitis, havas 7 013 loĝantojn. Ĝi sin liberigis de malriĉeco en 2019 per disvolvado de terkultivado kaj bredado. Samtempe ĝi trejnis lokanojn por helpi al ili akiri fakajn laborpostenojn ekster la vilaĝo. Ankaŭ laborejo pri kartona pakado estis starigita en la vilaĝo por liveri stabilajn lokajn laborojn.
Estis la kvara fojo, ke Xi vizitis la Flavan Riveron en malpli ol unu jaro. La rivero longa je 5 464 kilometroj estas rigardata kiel la lulilo de la ĉina nacio.

La komunumo Jinhuayuan vizitita de Xi estas nacia modelo de komunumo de etna unueco. Ĉirkaŭ 45% de ĝiaj 13 850 loĝantoj estas etnaj minoritatoj.

Dividu