Xi substrekas gajnon de batalo kontraŭ malriĉeco dum sia inspektado en Ningxia

Publikigita: 2020-06-13 16:40:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por certigo de decida venko en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj elimino de malriĉeco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo en la ĉina nordokcidenta Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono.

Xi substrekis plenan efektivigon de la decidoj kaj planoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diligentan laboron por venki la influon de la kronvirusa epidemio kaj donon de prioritato al certigo de stabila dungado kaj popola vivteno. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por daŭrigi konstruadon de bela nova Ningxia kun ekonomia prospero, etna unueco, bela medio kaj bonfartaj loĝantoj.

Dum sia inspektvojaĝo de lundo ĝis merkredo, Xi vizitis lokojn inkluzive de la urboj Wuzhong kaj Yinchuan por informiĝi pri klopodoj por kunordigo de regula epidemia bridado kun ekonomia kaj socia disvolviĝo, firmigo de atingoj en mildigo de malriĉeco, fortigo de ekologia kaj media protekto kaj antaŭenigo de etnaj unueco kaj progreso.


Dum vizito al la loĝkomunumo Jinhuayuan, kie homoj de pluraj etnogrupoj vivas kune, Xi diris, ke neniu sola etnominoritato devas esti postlasita en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj flankoj. Li aldonis, ke ebligi homojn de ĉiuj etnogrupoj marŝi man-en-mane al modere prospera socio en ĉiuj aspektoj prezentas la bonegan tradicion de la ĉina nacio kaj la grandan forton de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj.

Marde posttagmeze Xi vizitis kamparan ekoturisman parkon en la urbo Yinchuan por informiĝi pri disvolviĝo de moderna agrikulturo en Ningxia kaj funkciado de agrikulturaj kooperativoj por helpi kamparanojn pliigi enspezon.

Xi emfazis persisti pri evoluiga filozofio kun popolo kiel la centro kaj meti la interesojn de kamparanoj sur la unuan lokon en disvolvado de moderna agrikulturo kaj kultura turismo. Li postulis senĉesajn klopodojn por plene efektivigi la regulajn bridajn rimedojn kontraŭ la epidemio kaj akceli la revenon de normalaj laboro kaj vivo.

Dum vizito al vinberejo en Yinchuan apud la montaro Helan, Xi diris, ke la montoj konsistigas ŝirmilojn por ekologia sekureco en la nordokcidenta parto de Ĉinio. Li postulis rezolutajn rimedojn por plifortigi la ekologian protekton de la montoj. Xi diris, ke la vinindustrio havas promesplenajn perspektivojn, ĉar la vivnivelo de ĉinoj daŭre altiĝas.

Merkrede matene Xi aŭskultis raportojn pri laboro de la Ningxia-a regiona komitato de la KPĈ kaj la regiona registaro, kaj donis sian agnoskon pri la progreso, kiun Ningxia akiris en diversaj laboroj. Xi emfazis senĉesajn klopodojn por antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon, rapidigi transformiĝon de reĝimo de ekonomia kresko, kaj akceli industriajn transformiĝon kaj altgradigon kaj la anstataŭigon de malnovaj kreskigaj movfortoj per la novaj.

Xi vokis ĉiujn partiajn membrojn, precipe gvidajn oficialulojn sur diversaj niveloj, resti fidelaj al la fondiĝa misio de la partio, resti klaraj kaj konservi la politikan orientiĝon. Li petis ilin senlace subteni kaj plifortigi la gvidadon de la partio, subteni kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj, kaj klopodi por la granda celo de nacia rejuniĝo.

Dividu