Xi Jinping parolas pri rememoro de historio kaj alta ŝato de paco

Publikigita: 2020-07-07 18:23:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Mardo, la 7a de julio estas la 83a datreveno de la Lugou-Ponta Evento en la 7a de julio 1937, kiu estas agnoskita kiel la komenco de la plenskala invado de Japanio kontraŭ Ĉinio kaj la tutlanda rezisto kontraŭ la japana agreso.

Ĉina prezidanto Xi Jinping multfoje emfazis memori historion kaj alte ŝati pacon. Jenaj estas kelkaj gravaj punktoj de liaj citaĵoj.

- Milito estas kiel spegulo. Rigardi en ĝi helpas al ni pli bone aprezi la valoron de paco.

- La Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito estis decida batalo inter justeco kaj malbono, inter lumo kaj mallumo, kaj inter progreso kaj reakcio.

- La Komunista Partio de Ĉinio ludis centran rolon, kiu estis ŝlosila por la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

- La granda spirito de rezisto kontraŭ agreso estas parto de la altvalora kultura riĉaĵo de la ĉina popolo. Ĝi ĉiam liveros fortan impulson al la ĉina popolo por venki ĉiujn malfacilojn kaj obstaklojn kaj strebi al nacia rejuniĝo.

- La ĉina kaj japana popoloj devas transdoni sian amikecon de generacio al generacio, tiri la lecionojn de historio kaj rigardi antaŭen, por fari komunan kontribuon al monda paco.

- Ĉinio estas firma rekomendanto kaj forta defendanto de monda paco. La ĉina popolo klopodos plu por la nobla afero de paco kaj disvolviĝo de la homaro.

Dividu