Xi sendis gratulon al ministra kunveno de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj

Publikigita: 2020-07-07 19:28:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 9a ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, kiu estis okazigita lunde per videoligo.

Xi diris, ke en 2018, en la malferma ceremonio de la 8a ministra kunveno de la forumo, lia anonco pri starigo de la ĉina-araba strategia partnereco kaj la iniciato forĝi ĉina-araban komunumon kun komuna estonteco kaj kuna akcelado de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro estis varme akceptitaj de arabaj ŝtatoj.

Xi diris en la letero, ke dum la pasintaj du jaroj la du flankoj plifortigis strategian kunordigon kaj sinergion de agadoj, kaj la ĉina-araba estontec-orientita strategia partnereco de ampleksa kunlaboro kaj komuna disvolviĝo profundiĝis.

Xi diris, ke Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj liveris reciprokan helpon kaj firman subtenon unu al alia, kaj komencis striktan kunlaboron de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, kaj tio estas viva ilustraĵo de la divido de feliĉo kaj malfeliĉo inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj. Li diris, ke sub la nunaj cirkonstancoj, estas pli necese ol iam ajn antaŭe, ke la du flankoj akcelu kunlaboron kaj kunigu manojn por venki malfacilojn.

Xi diris ankaŭ, "Mi esperas, ke Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj prenos la kunvenon kiel oportunon por plifortigi strategian komunikadon kaj kunordigon, stabile antaŭenpuŝi kunlaboron en diversaj kampoj inkluzive de pandemia respondo, puŝi la konstruadon de la ĉina-araba komunumo kun komuna estonteco esti senĉese pli profunda kaj pli praktika kaj tiel pli bone profitigi la popolojn de la du flankoj.”

Dividu