Xi interŝanĝis leterojn kun argentina prezidento pri batalo kontraŭ pandemio kaj duflanka kunlaboro

Publikigita: 2020-07-08 13:24:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping kaj argentina prezidento Alberto Fernandez sendis leterojn unu al la alia por interŝanĝi opiniojn pri komuna batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj akcelo de praktika kunlaboro en ĉiuj kampoj.

En sia letero Xi emfazis, ke fronte al la kronvirusa malsano, la ĉina kaj argentina popoloj helpis kaj subtenis unu la alian kaj montris sian profundan amikecon.

Xi diris, ke Ĉinio kaj latin-amerikaj landoj, inkluzive de Argentino, nun alfrontas la dornan taskon de batalo kontraŭ la viruso dum stabiligo de sia ekonomio kaj protekto de la vivteno de popoloj. Li aldonis, ke Ĉinio volas daŭrigi aktivan kontraŭepidemian kunlaboron kun Argentino kaj liveri helpon laŭ sia kapablo.

Xi emfazis, ke Ĉinio firme subtenas la klopodojn de Argentino por protekto de nacia stabileco kaj disvolviĝo, kaj volas profundigi duflankajn amikajn interŝanĝojn kaj praktikan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la ĉina-argentinan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.

Fernández esprimis aprezon pro la grandegaj klopodoj, kiujn la ĉinaj registaro kaj popolo faris por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj la gvida rolo, kiun ili ludis en la internacia batalo kontraŭ la pandemio, precipe la helpa mano, kiun Ĉinio donis al Argentino.

Li diris, ke vera amikeco montriĝas en malfacila tempo, kaj en ĉi tiu speciala momento lia lando forte sentis la profundecon de la amikeco inter Argentino kaj Ĉinio.

Fernandez diris, ke li firme kredas, ke la du landoj malfermas gloran periodon de duflankaj rilatoj, kaj ilia ampleksa strategia partnereco kaj kunlaboro en multflankaj kadroj plu profundiĝos.

Dividu