Ĉina ĉefministro substrekas popolan bonfarton kaj antaŭenigon de reformo kaj novigado

Publikigita: 2020-07-08 15:26:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis la gravecon certigi bonfarton de la popolo, kaj antaŭenigi reformon kaj novigadon por akceli disvolvadon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum sia inspektvojaĝo al la urboj Tongren kaj Guiyang en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, de lundo ĝis mardo.

En sia vizito al kompanio en Tongren, Li instigis entreprenojn grandigi produktadon, antaŭenigi industrian malriĉec-mildigon kaj krei pli multajn laborojn por migraj laborantoj. Li instigis registarojn sur ĉiuj niveloj fari ĉiajn klopodojn por certigi kaj akceli dungadon.

Guizhou suferis de severaj kaj vastaj inundoj ekde junio. Dum la vizito al la vilaĝo Guakou en Tongren, la ĉefministro emfazis la neceson preni diversajn rimedojn por certigi la sekurecon de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo.

Li diris, ke rilataj departementoj devas kunordigi financan subtenon por rekonstruado de detruitaj domoj kaj instalaĵoj, kaj prioritato devas esti donita al malriĉaj familioj kaj regionoj trafitaj de katastrofo. Parolante kun lokaj vilaĝanoj, li diris, ke malgraŭ la ĝenado de la kronvirusa epidemio kaj inundoj, plenfortaj klopodoj devas esti faritaj por gajni la malfacilan batalon kontraŭ malriĉeco ĉi-jare, kiom ajn malfacila ĝi estas.

Dividu