Xi instigas al universitataj diplomitoj fari pli multajn kontribuojn

Publikigita: 2020-07-08 17:58:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping instigis al universitataj diplomitoj tra la lando fari pli multajn kontribuojn al la partio, la lando kaj la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn marde en responda letero al diplomitoj studantaj en la Ĉina Universitato de Petrolo (Pekino) en Karamay, la ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

En sia letero, Xi esprimis subtenon al la elekto de la 118 diplomitoj de la universitato post informiĝo, ke ili prenos bazajn laborojn en Xinjiang kaj aspiras labori kun homoj el diversaj etnogrupoj por la disvolviĝo de la okcidenta regiono. Li diris, ke universitataj diplomitoj ĉi-jare lernis multon el la malfacila batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Xi instigis universitatajn diplomitojn havi altajn aspirojn, sin teni sur la solida tereno, kuraĝi al malfaciloj kaj obstakloj, surŝultrigi la mision de la epoko, integri sian serĉadon de idealoj en la aferon de la partio kaj la lando, kaj fari pli multajn kontribuojn.

Li petis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj kaj ĉiujn sektorojn de la socio fari ĉian klopodon por helpi al universitataj diplomitoj trovi laborojn, kaj preni efikajn rimedojn por venki la influon de la kronvirusa epidemio.


Dividu