Ĉinio efektivigas vizajn restriktojn al iuj usonaj civitanoj kun malbona konduto pri Tibeto

Publikigita: 2020-07-08 19:47:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio efektivigos vizajn restriktojn al usonaj civitanoj, kiuj montras abomenindan konduton pri Tibeto.

Zhao Lijian, proparolanto de la ministerio, faris la rimarkon, post kiam usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris, ke Usono limigos vizojn por iuj ĉinaj oficialuloj, ĉar Pekino obstrukcas vojaĝon de usonaj diplomatoj, ĵurnalistoj kaj turistoj al Tibeto.

Zhao urĝis Usonon ĉesi iri sur la malĝusta vojo por eviti difekton de  ĉina-usonaj rilatoj kaj kunlaboro, kaj aldonis, ke Ĉinio permesos neniun alilandan intervenon en la aferojn de Tibeto.

Rilate al la usona "Akto pri Reciproka Aliro al Tibeto", Zhao reasertis, ke Tibet-rilataj aferoj apartenas al la enlandaj aferoj de Ĉinio, en kiujn neniu lando povas interveni.

Zhao diris, ke Ĉinio firme sin devontigas al plua malfermo al la ekstera mondo, kaj ke Tibeto estas malfermita kaj neniam havis regulojn, kiuj limigas la eniron de fremdlandanoj.

Zhao diris, ke preskaŭ 176 000 fremdlandanoj vojaĝis al Tibeto por vizito aŭ komerco de 2015 ĝis 2018, kaj ke la nombro inkluzivas 175 000 turistojn, ĉirkaŭ 500 diplomatojn kaj 343 ĵurnalistojn.

Li ankaŭ atentigis, ke pli ol 40 milionoj da enlandaj loĝantoj kaj fremdlandanoj pasintjare vizitis Tibeton, inkluzive de usona ambasadoro al Ĉinio Terry Branstad, kio plene montras, ke ne estas problemo por vizito de fremdlandanoj al Tibeto.

Dividu