Ĉinio plialtigis kontraŭinundan respondon al dua plej alta nivelo

Mirinda Publikigita: 2020-07-13 15:15:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


La ĉina Ministerio de Akvaj Resursoj dimanĉe levis la krizokazan respondon pri regado de inundoj ĝis nivelo II, la dua plej alta en la responda sistemo, ĉar pluvegoj daŭre furiozis en vastaj regionoj de la lando.

Laŭ la ministerio, ekde la 4a de julio, alarm-estigaj inundoj estis observitaj en 212 riveroj tutlande, inter kiuj 19 superis antaŭajn rekordojn de akvonivelo. La ministerio diris, ke la akvonivelo en la lago Taihu, la dua plej granda dolĉakva lago de la lando, superis la avertan nivelo en 15 sinsekvaj tagoj.

Ankaŭ la ĉina Ŝtata Komandejo pri Batalo kontraŭ Inundo kaj Sekeco levis la krizokazan respondon al nivelo II dimanĉe, post sia lasta ĝisdatigo de nivelo IV al nivelo III marde.

La anonco estis publikigita, post kiam la akvonivelo de la lago Poyang, la plej granda dolĉakva lago de Ĉinio en la orienta provinco Jiangxi, ĉe la stacio de Hukou estis proksima al la garantia nivelo de 22,5 metroj je la 4a horo dimanĉe posttagmeze, indikante eksterordinaran krizon de inunda regado.

Pro severa situacio, la komandejo, la Ministerio pri Krizokaza Traktado, kaj la Nacia Administracio pri Nutraĵoj kaj Strategiaj Rezervoj dimanĉe asignis krizhelpajn provizaĵojn, inkluzive de tendoj, litkovriloj kaj faldeblaj litoj al la provincoj Jiangxi, Hunan kaj Guizhou.

Dividu