Xi laŭdis kontraŭepidemian kunlaboron inter Ĉinio kaj Singapuro

Publikigita: 2020-07-15 13:27:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Singapuro en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio fariĝis nova ĉefaĵo de la duflankaj rilatoj kaj aldonis gravajn konotaciojn al ilia ampleksa kunlabora partnereco.

En telefona konversacio kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, Xi gratulis lin pro la venko de la Popola Agada Partio gvidata de li en la lastatempa ĝenerala elektado de Singapuro.

Xi diris, ke li ĝojas vidi la pozitivajn rezultojn, kiujn Singapuro akiris en sia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj kredas, ke la singapura popolo, sub la gvidado de Lee, triumfos super la malsano kaj restarigos ekonomian kaj socian viglecon. Li aldonis, ke Ĉinio plu liveros firman subtenon al Singapuro.

Xi diris, ke en la batalo kontraŭ la epidemio, Ĉinio, persistante en la vizio de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, dividis sian sperton senrezerve kun aliaj landoj, kaj liveris provizaĵojn kaj teknikan subtenon al la internacia komunumo laŭeble. Ĉinio volas kunlabori kun Singapuro por cementi tutmondan solidarecon en la batalo kontraŭ la pandemio, subteni la Mondan Organizon pri Sano pli bone ludi sian rolon, kaj kune konstrui tutmondan komunumon de sano por ĉiuj.

Xi diris ankaŭ, ke ĉi tiu jaro markas la 30an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, kaj ke la duflankaj rilatoj staras ĉe nova historia deirpunkto, kaj la du flankoj devas okazigi celebrojn en flekseblaj kaj diversaj formoj, por profundigi publikan subtenon al la amikeco.

Lee diris, ke la kronvirusa pandemio havas profundan influon sur la mondon, kaj ke Ĉinio sukcese bridis la malsanon sub la forta gvidado de Xi. Singapuro kaj Ĉinio subtenas kaj helpas unu la alian en la batalo kontraŭ la viruso, kio ludis pozitivan rolon en la batalo de Singapuro kontraŭ la epidemio.

Lee aldonis, ke Singapuro atendas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj kiel esplorado kaj ekspluatado de vakcinoj kaj drogoj, kaj labori kun Ĉinio por plua bona utiligo de la "rapida vojo" kaj antaŭenpuŝi la konstruadon de la Nova Internacia Ter-mara Komerca Koridoro por stabile rekomenci laboron kaj produktadon kaj renormaligi ekonomian disvolvadon.

Dividu