Xi esprimas fidon al ĉina ekonomio kaj promesas pli larĝan malfermon

Publikigita: 2020-07-17 11:02:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede en responda letero al tutmondaj ĉefaj afergvidaj oficistoj, ke la fundamentoj de la longtempa bona ekonomia kresko de Ĉinio ne ŝanĝiĝis kaj ne ŝanĝiĝos.

Li ankaŭ promesis, ke Ĉinio plu profundigos reformon kaj grandigos malfermon, kaj liveros pli bonan komercan medion por investado kaj disvolvado de ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj.

En sia responda letero al reprezentantoj de membroj de la Tutmonda Konsilio de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj, Xi diris, ke li aprezas ilian firman fidon pri la paca kaj malferma disvolviĝo de Ĉinio, ilian promeson resti enradikiĝintaj en Ĉinio kaj iliajn konstruemajn sugestojn pri la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio.

Li aldonis, ke Ĉinio traktas la kronvirusan epidemion kaj sociekonomian disvolviĝon en kunordigita maniero, klopodante por decida venko en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj elimino de malriĉeco.

Li diris, ke Ĉinio amplekse efektivigos gravajn politikojn kaj rimedojn por certigi la ses prioritatojn pri dungado, vivnivelo de la popolo, disvolvado de merkataj entoj, sekureco de manĝaĵo kaj energio, stabila funkciado de industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj glata funkciado en la komunuma nivelo, kaj garantii stabilecon en la ses kampoj de dungado, financo, eksterlanda komerco, fremda investado, enlanda investado kaj merkataj anticipoj.

Li akcentis, ke Ĉinio senŝanceliĝe sekvos la vojon de paca disvolviĝo, faros ekonomian tutmondiĝon pli malferma, inkluziva, ekvilibra kaj profita al ĉiuj, kaj antaŭenigos la konstruadon de malferma monda ekonomio.

Xi esprimis sian esperon, ke tiuj ĉefaj afergvidaj oficistoj sekvos la principon de kungajna kunlaboro kaj komuna disvolviĝo, plifortigos interŝanĝojn kaj kunlaboron kun ĉinaj kompanioj kaj kontribuos al la monda ekonomia renormaliĝo.

La letero de Xi estis respondo al lastatempa komuna letero de 18 ĉefaj afergvidaj oficistoj de la Tutmonda Konsilio de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj. La konsilio konsistas el 39 multnaciaj kompanioj, kiuj estas tutmondaj gvidantoj en siaj respektivaj industrioj.

Dividu