Redfield: Usono malrapide konsciis la minacon de la nova kronviruso el Eŭropo

Ĝoja Publikigita: 2020-07-30 13:56:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Robert Redfield, direktoro de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, unuafoje konfesis marde dum intervjuo kun la Usona Brodkasta Kompanio, ke la registaro de Trump malrapide konsciis la minacon de la nova kronviruso el Eŭropo, kio kaŭzis vastan eksplodon de la epidemio en Usono.

Redfield diris, ke antaŭ ol Usono konsciis la problemon, la eŭropa kronviruso eniris en Usonon. Probable jam pasis du ĝis tri semajnoj, kiam la usona registaro konsciis tiun ĉi minacon kaj sendis ordonon malpermesi vojaĝon al Eŭropo, kaj ĉiutage 60 000 homoj de Eŭropo eniris en Usonon, kio estas la ĉefa kialo de eksplodo de usona epidemio.

Laŭ lastatempa analizo de la centro, la 13an de marto Usono ekplenumis ordonon malpermesi vojaĝon al eŭropaj landoj, sed ĝis la 8-a de marto jam aperis kronviruso en multaj komunumoj de Novjorkio, kaj la 15-an de marto la kronviruso ekpropagiĝis en multaj komunumoj de la tuta Usono, inkluzive de Vaŝingtonio.

Komence de aprilo la usona amaskomunikilo CNN raportis, ke laŭ du sendependaj esploraj raportoj la kronviruso, kiu plej frue propagiĝis en Nov-Jorkio, probable venis de Eŭropo aŭ aliaj lokoj de Usono, sed ne de Azio. Tamen la registaro de Trump ne povis pli frue alpreni rimedojn ordoni malpermeson de vojaĝo al eŭropaj landoj.

Laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj kvankam Redfield konfesis, ke en la frua tempo de ekslpodo de la epidemio Usono ne alprenis sufiĉajn rimedojn, kio kaŭzis la nunan severan situacion. Tamen li estas relative radikala pri malfermo de lernejoj en aŭtuno.

La 23-an de julio sur sia retejo la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj publikigis deklaron, kiu proponas, ke usonaj lernejoj remalfermiĝu en aŭtuno, ankaŭ gvidajn opiniojn pri regado kaj prevento de la kronviruso. La ĵurnalo New York Times publikigis artikolon dirante, ke sub la premado de prezidento Trump la centro publikigis gvidajn opiniojn pri remalfermo de lernejoj kaj subtaksis potencialan riskon de disvastiĝo de la epidemio post remalfermo de lernejoj. La raporto kritikas Trump, ke malgraŭ la sano kaj sekureco de lernantoj kaj instruistoj, Trump postulas remalfermi lernejojn por revigligi ekonomion, kio politikigis edukon.

Laŭ rilataj donitaĵoj stabile pliiĝas nombro de usonaj infanaj kazoj.


Dividu