Programestro de CNN avertis Navarro pri esprimo “ĉina viruso”

Kane Publikigita: 2020-07-31 10:59:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Peter Navarro, komerca konsilisto de la Blanka Domo, kelkfoje uzis “ĉinan viruson” kaj aliajn hontosignajn vortojn merkrede dum intervjuo kun la usona Kabla Novaĵ-Reto (CNN).

Liaj rimarkoj kun evidenta hontiga kaj rasisma nuanco estis neakcepteblaj por John Berman, programestro de la Kabla Novaĵ-Reto. Navarro ripetis tiujn nedecajn vortojn spite al la atentigo de Berman dum la intervjuo.

Fine, Berman ĉesigis la intervjuon, lasante Navarro kun embarasa rido. Ankaŭ aliaj usonaj mediatoj, inkluzive de Fox, raportis pri tio.

Berman merkrede intervjuis Navarro per videoligo por diskuti pri la situacio de la kronvirusa epidemio en Usono, kaj dume okazis debato inter ili.

En la diskuto Navarro denove kulpigis Ĉinion pri la eksterrega epidemio en Usono anstataŭ pripensi la respondecon de la usona registaro, asertante, “La ĉina registaro infektis nian landon per mortiga viruso.”

Berman tuj konsciis ion kaj respondis “ne”, tamen Navarro ankoraŭ kelkfoje ripetis la vortojn “ĉina viruso”, kun mieno plena de malico. Poste Berman faris avertan atentigon, dirante, “Mi volas denove diri al vi Peter, bonvolu ne uzi tiujn vortojn en nia programo.” Sed Navarro ripetis la vortojn “ĉina viruso” malgraŭ la atentigo de Berman.

Berman ne volis daŭrigi la interparoladon fronte al la rasismaj rimarkoj de Navarro kaj intencis fini la intervjuon, dirante “Bone, Peter, mi ĝojas pro via partopreno en la programo. Mi scias, kion vi volas fari. Estas azidevenaj usonanoj, kiuj diris al ni, ke ili jam fariĝis celoj de atakoj kaj kritikoj.”

Dividu