Ĉina armeo refutas buŝajn atakojn de usona ministro pri defendo

Kane Publikigita: 2020-07-31 11:12:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo ĵaŭde refutis la lastatempajn buŝajn atakojn de usona ministro pri defendo Mark Esper kontraŭ Ĉinio.

"Liaj akuzoj kontraŭ Ĉinio estas tute senbazaj kaj neakcepteblaj, kaj lia parolo estis plena de aroganteco, antaŭjuĝo kaj malico. Ni firme oponas tiajn rimarkojn," Ren Guoqiang, proparolanto de la ministerio, diris en gazetara konferenco responde al demando pri lastatempaj kalumniaj rimarkoj de Esper pri Ĉinio.

Ren diris, ke estas konate en la internacia komunumo, ke Usono obeas nur internaciajn regulojn, kiuj favoras ilin, antaŭenpuŝas la agendon de "Usona Unuaeco" kaj tiranas aliajn landojn. Ren aldonis, ke kontraste al la oftaj regul-rompaj movoj de la usona flanko, Ĉinio aliĝis al la Traktato pri Armila Komerco por plu plenumi siajn internaciajn obligaciojn kaj devojn en la tago, kiam Usono anoncis sian retiriĝon el la Monda Organizo pri Sano.

Ren urĝis la usonan flankon ĉesi subfosi tutmondan pacon kaj regionan stabilecon, aŭ semi malakordojn en la internacia komunumo. Li diris, ke la usona flanko devas forĵeti sian pensmanieron de malvarma milito kaj ĉesigi siajn atakojn kontraŭ Ĉinio, kaj fari ion signifan por akcelo de la komunaj interesoj de la du armeoj kaj la du landoj.

Dividu