Ĉinio protektos pacon en Suda Ĉina Maro spite al malordigo de Usono

Publikigita: 2020-07-31 11:42:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo diris ĵaŭde, ke Ĉinio estos pli rezoluta por defendi siajn proprajn suverenecon kaj sekurecon, kaj konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro malgraŭ la usonaj intencoj estigi ondojn en la regiono.

Komentante pri tio, ke la usona flanko sendis du aviadilŝipojn al la Suda Ĉina Maro por ekzercado kaj aliaj movoj, Ren Guoqiang, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, diris en regula gazetara konferenco, ke usonaj agoj plene montris ĝian hegemonian pensmanieron kaj duoblajn normojn.

Ren diris, ke Usono portretas sin kiel "arbitraciiston" de la demando pri la Suda Ĉina Maro, sed fakte ĝi estas rompanto de regiona paco, detruanto de regiona kunlaboro kaj instiganto de internacia streĉeco. Li diris, ke Ĉinio havas nediskuteblan suverenecon super la insuloj en la Suda Ĉina Maro kaj iliaj apudaj akvoj, kio estas bazita sur sufiĉa historia kaj jurisprudenca atesto.

Ren atentigis, ke kun la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la situacio en la Suda Ĉina Maro ĝenerale estas stabila kaj koncernaj intertraktadoj progresis.

Dividu