Malfermo de Navigad-Satelita Sistemo BeiDou-3 komencis novan ĉapitron

Ĝoja Publikigita: 2020-07-31 20:26:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede antaŭtagmeze oficiale malfermiĝis la ĉina Navigad-Satelita Sistemo BeiDou-3. Pri tio Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, demandite diris, ke tiutage la ĉina popolo profunde fieras kaj entuziasmiĝas, ĉar komenciĝis la nova ĉapitro de la sistemo, kiu povos alporti bonon al la homaro.

En la regula gazetara konferenco Wang konigis, ke vendrede antaŭtagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la ceremonion festanta la kompletiĝon kaj malfermiĝon de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou-3 kaj deklaris la oficialan malfermon de la nove kompletigita sistemo BeiDou-3, kio komencis la novan ĉapitron. La sistemo altnivele servos por la tuta terglobo kaj donos bonaĵon al la tuta homaro.

Wang konigis, ke nun la sistemo jam kovris pli ol 200 landojn kaj regionojn, kaj ĝin uzos pli ol cent milionoj uzantoj kaj pli ol duono da landoj de la mondo.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas kune kun diversaj landoj daŭre fortigi interŝanĝon kaj kunlaboron pri spaco.

Dividu