Ĉina ambasadorejo oponas erarajn rimarkojn fare de gernama ministro pri eksterlandaj aferoj rilate al honkongaj aferoj

Kane Publikigita: 2020-08-01 16:33:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina ambasadorejo en Germanio vendrede publikigis deklaron, esprimante fortan indignon pri kaj firman oponon kontraŭ la rimarkoj de germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas rilate al honkongaj aferoj, dirante, ke la decido de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) prokrasti elekton de la Leĝdona Konsilio pro la severa situacio de la kronvirusa epidemio estas respondeca movo por protekti la vivojn kaj sanon de honkongaj loĝantoj.

La deklaro diris, ke la decido farita de la registaro de la HSAR konformas al la Konstitucio, la Baza Leĝo kaj la lokaj leĝoj de la HSAR. Ĝi prezentas la klopodojn de epidemia regado bazita sur scienco kaj enkorpigas la senton de respondeco pri protekto de la vivoj kaj sano de hongkongaj loĝantoj.

Ĉinio emfazis, ke honkongaj aferoj estas la internaj aferoj de Ĉinio, kaj la eraraj rimarkoj de la germana flanko pri Honkongo kaj ĝia suspendo de la ekstradicia traktato kun Honkongo estas serioza malobservo de internacia leĝo kaj bazaj normoj pri internaciaj rilatoj kaj kruda atenco kontraŭ la internaj aferoj de Ĉinio.

La deklaro emfazis, ke decido nuligi la nomumojn de iuj homoj pri la Leĝdona Konsilio estis farita konforme al la Baza Leĝo de la HSAR, la leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo kaj la elektaj leĝoj de la HSAR.

Dividu