Ĉina ĉefministro emfazas regadon de inundo kaj firmigon de ekonomia renormaliĝo

Kane Publikigita: 2020-08-24 11:43:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis solidan laboron en regado de inundoj, krizhelpo, restarigo kaj rekonstruo, kaj daŭrajn klopodojn por firmigo de la ekonomia renormaliĝo en reformo kaj pordmalfermo.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo en la municipo Chongqing trafita de inundo en sudokcidenta Ĉinio.

Jangzio kaj unu el ĝiaj ĉefaj enfluantaj riveroj Jialingjiang lastatempe renkontis subitan inund-kreston tre malofte viditan en la historio en Chongqing.

Li rekte iris al la inunditaj regionoj tuj post sia atingo. En la vilaĝo Shuangba de la distrikto Tongnan, li trairis vojojn kovritajn de koto por viziti la inunditajn hejmojn de vilaĝanoj kaj informiĝi pri la damaĝo, kaj vizitis provizoran ŝirmejon por ekscii pri la vivo de la influitaj homoj.

En vizito al ŝlosila akvorezervujo de la urbo, Li emfazis fortigi politikan esploron kaj starigi mekanismon por rekte profitigi regionojn trafitajn de katastrofo kaj subteni lokajn registarojn en restarigo de projektoj damaĝitaj en la inundoj kaj konstruado de bazaj instalaĵoj por regado de inundoj kaj forfluigo.

En Ciqikou, komerca distrikto ĉe la bordo de la rivero Jialingjiang kun la inundakvo ankoraŭ ne-retiriĝinta, Li vizitis plurajn kompaniojn, komunikiĝis kun lokanoj kaj turistoj por informiĝi pri la komercaj perdoj kaŭzitaj de la kronvirusa epidemio kaj inundoj, kaj inspektis la situacion de konsumado kaj turisman renomraliĝon.

Li diris, ke akcelo de plena rekomenco de la serva industrio ludos gravan rolon por firmigi la ekonomian renormaliĝon, kaj urĝis faciligi normalan funkciadon de la sektoro por liberigi grandajn konsumajn potencialojn.

Dividu