Tibeto helpis al 543 000 terkulturistoj kaj paŝtistoj trovi laborojn

Kane Publikigita: 2020-08-24 11:44:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio helpis al ĉirkaŭ 543 000 terkulturistoj kaj paŝtistoj trovi laborojn en la unuaj sep monatoj de ĉi tiu jaro.

Laŭ la regiona departemento pri homaj resursoj kaj socia sekureco, la laboroj produktis enspezon de pli ol 3,9 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 564 milionoj da usonaj dolaroj).

Tibeto ĉi-jare enkondukis plurajn programojn por helpi al terkulturistoj kaj paŝtistoj, grava parto de la laborforto en la regiono, trovi laborojn kaj pliigi enspezojn, inkluzive per livero de subvencioj al individuoj kaj entreprenoj.

Dividu