Ĉinio aprobis urĝokazan uzon de vakcinoj kontraŭ nova kronvirusa 2019

Kane Publikigita: 2020-08-24 11:44:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prisana oficialulo sabate konfirmis, ke la lando rajtigis al krizokaza uzo de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso 2019, ekspluatitaj de iuj elektitaj enlandaj kompanioj en la 22a de julio.

Zheng Zhongwei, estro de la ĉina laborgrupo pri vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso, diris al la Ĉina Centra Televido, "Ni ellaboris serion de ĝeneralaj planoj, inkluzive de libroj pri medicina konsento, planoj pri monitorado de kromefiko, savaj planoj kaj kompensaj planoj, por certigi, ke la krizokaza uzo estos bone reguligita kaj kontrolita.”

La rajtigo de krizokaza uzo, kiu baziĝas sur ĉina leĝo pri administrado de vakcinoj, permesas al neaprobitaj vakcinaj kandidatoj esti uzataj inter homoj, kiuj havas altan riskon de infektiĝo dum limigita periodo.

La leĝo diris, ke per unua vakcinado de specialaj grupoj, kiel frontliniaj medicinaj laborantoj kaj registaraj funkciuloj, la movo estas certigi, ke urbo povas konservi normalajn funkciojn, kiam aperas san-krizo.

Similaj rajtigoj estis legalizitaj en multaj landoj. Ekzemple, la usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Drogoj permesas uzi neaprobitajn medicinajn produktojn en kriza okazo por diagnozo, traktado aŭ prevento de vivminacaj malsanoj aŭ statoj.

La nacia institucio faris plurajn rajtigojn pri krizokaza uzo de post la eksplodo de la kronvirusa epidmeio kiel maniero por alporti multajn diagnozajn provojn pli rapide al la merkato ol la normalaj procedoj.

Dividu