Ĉinio kaj Vjetnamio promesis konservi pacan kaj amikan landlimon de komuna disvolviĝo

Kane Publikigita: 2020-08-24 12:52:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio kaj Vjetnamio dimanĉe promesis fari siajn landlimajn regionojn pacaj kaj amikaj por kunlaboro kaj komuna disvolviĝo.

La promeso estis farita, kiam ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kune kun vjetnama vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh ĉeestis okazaĵojn memorfestantajn la 20an datrevenon de la demarkacio de la tera landlimo kaj la 10an datrevenon de la starigo de landlimaj markoj.

Wang diris, ke de post la normaliĝo de la duflankaj rilatoj, Ĉinio kaj Vjetnamio sin dediĉas al solvado de landlimaj problemoj per dialogo kaj konsiliĝo, kaj ke la landlimaj regionoj ludas la rolon kiel grava ligilo kaj ponto de kunlaboro por akceli komunan disvolviĝon de la du landoj.

Wang vokis al la du flankoj puŝi la ĉina-vjetnaman landlimon pli bone servi al la disvolviĝo kaj popola bonfarto de la du landoj, plifortigi la sistemon kaj kapablon de landlima regado, akceli regionan kunlaboron tra la landlimaj regionoj kaj utiligi sukcesan praktikon por solvi demandojn pri landlimo kaj serĉi fruan solvadon de maraj disputoj.

Wang aldonis, ke Ĉinio volas strikte labori kun Vjetnamio por fari la landlimon paca kaj amika por kunlaboro, komuna disvolviĝo kaj prospero.

Dum ilia interparolado, Wang diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estis unuaj inter mondaj landoj, kiuj sukcese bridis la kronvirusan epidemion kaj rekomencis ekonomian kaj socian disvolviĝon, montrante siajn instituciajn avantaĝojn kaj kunlaborajn atingojn.

Pham Binh Minh diris, ke la vjetnama flanko sin dediĉas al subteno de la vjetnama-ĉina ampleksa strategia kunlabora partnereco, kaj esprimis la volon plu antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn.

Dividu