Obstina agado de iuj usonaj politikistoj kontraŭ kompartio kaj Ĉinio nepre fiaskos

xiong linping Publikigita: 2020-08-24 18:43:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de aŭgusto, en la regula gazetara konferenco de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, raportisto faris demandon: en la 21a de aŭgusto, kiam la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo estis demandita en intervjuo, ĉu Usono kaj Ĉinio restas en la stato de la malvarma milito, li respondis, ke la problemo kuŝas en la Komunista Partio de Ĉinio.

La proparolanto Zhao Lijian diris, ke oni devas korekti la antaŭkondiĉojn de la rimarko de Pompeo, ĉar ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono frontas al la nunaj seriozaj malfaciloj, tio estas kulpo de Usono. Iuj usonaj politikistoj unuflanke provokis eventon, kaj estas ili, kiuj rekte detruis la ĉina-usonan interrilaton.

Zhao Lijian diris, ke la ĉina popolo ne estas venkita. Ĉinio ne faras provokon, tamen ĝi ne timas iun ajn provokon. Tiuj homoj, kiuj obstine agas kontraŭ la kompartio kaj Ĉinio, estas destinitaj al fiasko.

Dividu