Li Keqiang ĉeestis 3an videkunvenon de Lancang-Mekonga Kunlaboro

Pluveta Publikigita: 2020-08-24 22:02:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 24a de aŭgusto ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la trian videkunvenon de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro. Al la kunveno ĉeestis ankaŭ laosa ĉefministro, kamboĝa ĉefministro, birma prezidento, tajlanda ĉefministro kaj vejtnama ĉefministro.

En la kunveno Li Keqiang prezentis 6 proponojn. Unue, ekde la kuranta jaro Ĉinio dividos tutjaran akvo-informon de Lancang-rivero kun landoj laŭlonge de Mekongo. Due, Ĉinio kombinos la Lancang-Mekongan Kunlaboron kaj la Novan Kanalon de Internacia Surtera-Surmara Komerco por oportunigi interŝanĝojn de homoj kaj varoj. Trie, la koncernaj flankoj profundigos kontinuigeblan kunlaboron. Kvare, Ĉinio prioritatigos la liveron de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso 2019 al landoj laŭlonge de Mekongo, post kiam vakcino estos ekspluatita kaj uzebla. Kvine, la koncernaj flankoj fortigos kunlaboron en civilaj aferoj. Sese, praktiki la koncepton de malfermo kaj inkluziveco, kaj antaŭenpuŝi kunlaboron inter la Lancang-Mekonga Kunlaboro kaj aliaj subregionaj mekanismoj.

Dividu