Ĉinio apogas TikTok defendi siajn interesojn per leĝaj armiloj

Kane Publikigita: 2020-08-25 12:51:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde esprimis subtenon al kompanioj inkluzive de TikTok preni leĝajn armilojn por defendi siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn.

Zhao Lijian, proparolanto de la ministerio faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco responde al demando pri anoncoj faritaj de TikTok kaj iuj uzantoj de WeChat en Usono por komenci procesojn kontraŭ administraj ordonoj de Usono kaj defendi siajn leĝajn rajtojn.

Zhao diris, ke Ĉinio ankaŭ alprenos plu ĉiujn necesajn rimedojn por rezolute protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj, kaj ke iuj usonaj politikistoj klopodas subpremi ĉinajn kompaniojn kiel TikTok, WeChat kaj Huawei, ĉar ili estas trafitaj de kontraŭ-ĉina sindromo kaj atakos ĉion ĉinan.

La proparolanto diris, ke senmotivaj agoj, kiujn iuj usonaj politikistoj faris kontraŭ specifaj kompanioj, kiel TikTok, estas esence organizitaj kaj sistemaj ekonomiaj tiranadoj celantaj elstarajn ne-usonajn multnaciajn kompaniojn. Usonaj politikistoj timas iliajn forton kaj sukceson kaj eĉ aplikas ŝtatan potencon por bati ilin.

La proparolanto aldonis, ke tio estas malkonfeso de la principo de merkata ekonomio kaj justa konkurenco, pri kiu Usono ĉiam fanfaronis. Tio tretas internaciajn regulojn kaj malhelpas interŝanĝojn kaj kunlaboron pri scienco, teknologio kaj novigado sub la tendenco de tutmondiĝo. La mondo nur vidos pli klare la veran vizaĝon de tiuj egoismaj bandit-similaj politikistoj.

Dividu