Komercaj ĉefintertraktantoj de Ĉinio kaj Usono telefone konversaciis

Kane Publikigita: 2020-08-25 12:51:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicĉefministro Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, telefone konversaciis kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj financa ministro Steven Mnuchin marde matene.

La du flankoj faris konstrueman dialogon pri demandoj, kiel plifortigi duflankan kunordigon de makroekonomiaj politikoj kaj efektivigon de ĉina-usona unuafaza ekonomia kaj komerca interkonsento.

La du flankoj konsentis krei kondiĉojn kaj atmosferon por antaŭenpuŝi la efektivigon de la komerca interkonsento.

Dividu