Artikolo de ĉina kaj rusa ambasadoroj memorfestas 75an datrevenon de Dua Mondmilito

Yu Publikigita: 2020-09-02 14:47:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ambasadoro al Rusio Zhang Hanhui kaj rusa ambasadoro al Ĉinio Andrey Denisov publikigis komunan artikolon sub la rubriko Ĉina-Rusa Akra Komento de la Rusa Ĵurnalo eldonita marde, por memorfesti la 75an datrevenon de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La du ambasadoroj unuanime opiniis, ke la historio, en kiu popoloj de Ĉinio kaj Rusio faris grandan oferon kaj ludis gravan rolon por la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, devas esti respektata kaj firme konservata en la memoro kaj neniel toleras distordon. Ili diris, ke la du landoj volas kunigi manojn por kontribui al paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Zhang diris en la artikolo, ke Ĉinio kaj Rusio kiel ĉefaj batalkampoj de la Dua Mondmilito en Azio kaj Eŭropo prenis sur sin gravan taskon por bati la japanan militarismon kaj la germanan faŝismon, eltenis kruelan provon kaj faris grandan nacian oferon por gajni la Mondan Kontraŭfaŝisman Militon kaj savi la homaron el la danĝero. Li aldonis, ke historio ne devas nek povas esti forgesita.

Denisov diris, ke dum la Dua Mondmilito, Rusio kaj Ĉinio estis aliancanoj, kaj ambaŭ suferis grandajn perdojn. La profunda amikeco inter la du popoloj, forĝita dum la batalo, verkis gloran kaj brilan paĝon en la historio de rilatoj inter la du landoj.

Dividu