Ĉina-Eŭropaj personoj pri politiko kaj komerco diskutis pri duflanka kunlaboro pri cifereca ekonomio

Henggang Publikigita: 2020-09-11 09:50:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de septembro, per videoligo okazis la Ĉina-Eŭropa Komerca Dialogo, organizita de la Ĉina Ĉambro en Eŭropo. La polikistoj, fakuloj kaj komercaj personoj diskutis pri la kunlaboro pri cifereca ekonomio inter Ĉinio kaj Eŭropo.

La partoprenantoj diris, ke en tiu ĉi jaro venas la 45a datreveno de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Nun la mondo alfrontas la novan disvolviĝon de la informa revolucio. Antaŭenigo de cifereca turniĝo de la ekonomio kaj la socio, kaj konstruado de pli sekura merkata medio estas komunaj defioj de la du flankoj, kiuj ankaŭ alportas vastan perspektivo de kunlaboro. La du flankoj ambaŭ alfrontas gravan taskon de cifereca disvolviĝo, kiu estas ankaŭ la gravaj tagordoj de ekonomiaj kaj sociaj transformiĝoj de la du flankoj. Kiel potenco de informa tekniko, Ĉinio akiris fruktojn en 5G kaj aplikaĵoj de cifereca ekonomio. Eŭropaj landoj devas kune kun Ĉinio klopodos por antaŭenigi la ciferecan ekonomion de la tuta mondo.

Romano Prodi, eksprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj itala eksĉefministro, diris, “Spite al malsamaj politikaj sistemoj, Ĉinio kaj Eŭropo povas efektivigi kunlaboron kun diverseco. La du flankoj devas serĉi pli da ŝanĉoj por antaŭenigi la komunajn interesojn.”

Dimitrios Papadimoulis, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento, diris en sia salutparolo, “La celo de la ĉina-eŭropa kunlaboro estas akceli pluan disvolviĝon de cifereca ekonomio. Ni alvokas pli fortan kunlaboron en la potencialo de avantaĝaj ciferecaj teknikoj. Ĉinio kaj la Eŭropa Unio devas venki la diverĝojn pri ekonomio, politiko, valoro kaj aliaj kampoj por eviti sisteman konkurencon en cifereca ekonomio.”

Ambasadoro Zhang Ming, estro de la Ĉina Misio al la Eŭropa Unio, diris, “Ĉinio kaj Eŭropo havas respektivajn avantaĝojn kaj komunajn atentojn. Ni persistas en malfermo de reciprokaj merkatoj, fortigo de kunlaboro pri teknika industrio kaj antaŭenigo de ellaborado de ordo kaj regularo pri cifereco de la tuta mondo.”

Sophie Batas, direktoro de registaraj aferoj, cifereca sekureco kaj privataj politikoj de Huawei, diris, “Huawei havas 4 000 dungitojn en Eŭropo kaj kontribuis 12,8 miliardojn da eŭroj al malneta enlanda produkto de la tuta Eŭropo. Huawei ĉiam serĉas komunikojn pri cifereca sekureco kun membroj de la EU. Ni establis centrojn de donitaĵoj en la tuta mondo kaj havas produktojn kun diversnivelaj akreditoj.

Wang Guangyu, prezidanto de la kompanio China Soft Capital, diris, “Ambaŭflankoj de Ĉinio kaj Eŭropo povas trovi pli da oportunoj pri kunlaboro de kapitalaj merkatoj, kiuj brilas la kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo. Kiel noviga investa atentejo, mia kompanio atendas sunteni financadon al novigaj entreprenoj kune kun la eŭropaj kompanioj.

Dividu