Wang Yi: Ĉinio, Rusio kaj Hindio havas ampleksajn kaj profundajn komunajn interesojn

Publikigita: 2020-09-11 13:43:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio havas ampleksajn kaj profundajn komunajn interesojn kaj ideojn kaj estas grandaj landoj kaj ĉefaj emerĝantaj ekonomioj kun tutmonda influo.

Wang diris tion dum kunveno kaj labortagmanĝo en Moskvo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj hinda ministro pri eksteraj aferoj Subrahmanyam Jaishankar.

Wang atentigis, ke ĉiam estas iuj duboj pri la kunlaboraj perspektivoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio, sed antaŭ ĉio la tri landoj havas ampleksajn kaj profundajn komunajn interesojn kaj ideojn.

Wang faris resumon, dirante, ke unue Ĉinio, Rusio kaj Hindio subtenas la multpolariĝon de la mondo, kio estas nepra tendenco en la disvolviĝo de homa socio, kaj la demokratiigo de internaciaj rilatoj devas esti aktive antaŭenigita tiucele. Due, la tri landoj subtenas multflankismon, kiu prezentas la disvolvan direkton de homa civilizacio, kaj la mondo ne povas reveni al la epoko de "la ĝangala leĝo". Trie, la tri landoj insistas konservi la aŭtoritaton de internacia leĝo. Precipe, la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN kaj la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto devas esti strikte sekvataj. Kvare, la tri landoj oponas intervenon en internajn aferojn de aliaj landoj. La internaj aferoj de lando devas esti deciditaj de ĝi mem, kaj homoj de ĉiuj landoj rajtas elekti sian propran disvolvan vojon. Kvine, la tri landoj rekomendas adaptiĝon al la tendenco de tutmondiĝo. La stabileco de la tutmonda industria ĉeno kaj proviza ĉeno devas esti konservataj, kaj tutmondiĝo devas esti antaŭenigita al inkluziva kaj kungajna disvolviĝo. Sese, Ĉinio, Rusio kaj Hindio ĉiuj sin dediĉas al nacia disvolviĝo kaj revigliĝo. La disvolviĝo de la tri landoj estas oportuno unu por alia, kaj ili devas subteni kaj helpi unu alian kaj kune antaŭeniri sur la vojo de disvolviĝo. Sepe, la tri landoj subtenas plifortigon de tutmonda regado. La kapablo de internaciaj institucioj pri efika respondo al novaj minacoj kaj defioj devas esti plialtigita por doni instituciajn garantiojn al la modernigo de tutmonda regada kapablo.

Dividu